Leopold Staff - Pluvo aŭtuna

Z sapijaszko.net
Skocz do: nawigacja, szukaj


Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluv-gutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema,
Plor' vitra, son' vitra... funebra kant' ĝema
Kaj grize lum' brilas, dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...

Fantomoj eteraj en sonĝ' dum vespero
Atendis, sed vane, la sunon sur tero...
Foriris fantomoj tra voj' malproksima
Al sabla dezerto, malluma, senlima...
Kaj iras funebre, ĉifone vestitaj,
Kaj serĉas la lokon por tomboj ermitaj,
Portante malĝojon sur pala frunt' juna,
Jen paŝas solene dum pluvo aŭtuna
Tra voj', kie koroj malĝojaj doloras,
Ili iras senhejmaj, migrantaj kaj ploras...

Jen vitrojn pluv' batas, pluv' batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluv-gutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema,
Plor' vitra, son' vitra... funebra kant' ĝema
Kaj grize lum' brilas dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...

Dum tiu tag' pluva forlasis min iu,
Foriris... kaj sola mi estas... sed kiu?
Mort' estis... ĉe kiu? mi jam ne memoras...
Amata en tombo... kor' mia doloras...
Feliĉ volis veni --- mallum' ĝn forportis
Kaj iu min ami deziris, sed mortis,
Vidante, ke vane bruligas fajreron...
Neniu kompatis la homan mizeron...
Fajreg' ie estis... Cindriĝis la domoj...
Infanoj bruliĝis... Kaj ploras la homoj...

Jen vitrojn pluv' batas, pluv' batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluv-gutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema,
Plor' vitra, son' vitra... funebra kant' ĝema
Kaj grize lum' brilas dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...

Malĝoja satano sur mian ĝardenon
Ĵetegis teruran, mortplenan malbenon.
Kun frunt' sulkiĝinta, klinita li paŝis
Kaj florojn aromajn sub cindro li kaŝis.
Per ŝtonoj surĵetis herbarojn, foliojn
Kaj semis terurojn kaj mortajn pasiojn
Kaj mem timiĝinte satano freneza
Sur ter' cindrigita kuŝiĝis plumb-peza,
Volante ĉagrenojn forgesi... kaj varmajn
Brulantajn, ĝemantajn elverŝas li larmojn...

Jen vitrojn pluv' batas, pluv' batas aŭtuna
Kaj plaŭdas senĉese, enue, grizbruna...
Pluv-gutoj frapetas laŭ ritm' neŝanĝema,
Plor' vitra, son' vitra... funebra kant' ĝema,
Kaj grize lum' brilas dum tago sensuna...
Fenestron pluv' batas, pluv' batas aŭtuna...


                     Kun permeso de l' aŭoro tradukis Juljan Tuwim



Pierwodruk w: Pola Esperantisto, nr 12,1911, str. 188-189; Przedruk: w czas. Tra la Mondo kaj Literaturo, Warszawa 1951, nr 10-11; Przedruk w tomach: Julian Tuwim - Versajoĵ propraj kaj tradukitaj. Uwagi: Przełożył Julian Tuwim. Wiersz Staffa: Deszcz jesienny (z tomu Dzień duszy).




Źródło tekstu: wg pierwodruku[1]
klucz: staff-pluvo-1911
  1. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e1c&datum=1911
AutorLeopold Staff +
Kluczstaff-pluvo-1911 +
NazwastronyLeopold Staff - Pluvo aŭtuna +
Numer12 +
PrzekładJulian Tuwim +
PublikowanePola Esperantisto +
Rodzajprzekład + oraz wiersz +
Rok publikacji1911 +
Stradecki3 +
Strony188-189 +
TytułPluvo aŭtuna +
Data
"Data" is a type and predefined property provided by Semantic MediaWiki to represent date values.
grudzień 1911 +